Virginia Woolf
Virginia WOOLF [verĝinja ŭulf] (naskiĝis la 25-an de januaro 1882, mortis la 28-an de marto 1941) estis angla modernista verkistino kaj feministino. Ŝi estas konsiderita unu el la plej gravaj verkistoj de la 20-a jarcento, kaj unu el la pioniroj en la uzo de la konscifluo kiel rakontilo en verkado de romano.
Ŝi naskiĝis en Londono. Ŝia origina nomo estis Adeline Virginia Stephen; la nomon Woolf ŝi uzis ekde sia edziniĝo al Leonard Woolf en la jaro 1912.
Virginia ne vizitis lernejon, sed estis instruata en sia intelektula hejmo. Post la morto de sia patrino (en la jaro 1895) ŝi suferis unuan nervokolapson, duan fojon ŝi malsaniĝis en 1904, post la morto de sia patro. Ekde 1905 ŝi verkis artikolojn kaj recenzojn por diversaj ĵurnaloj; sian unuan romanon ŝi publikigis en 1915. Ŝi estis grava reprezentantino de la Grupo Bloomsbury, t.e. renoma rondo de verkistoj, artistoj kaj sciencistoj.
Daŭre atakata de nervomalsanoj Virginia Woolf finis sian vivon per suicido.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- The Voyage Out (romano, 1915)
- Night and Day (romano, 1919)
- Jacob's Room (romano, 1922)
- Mrs Dalloway (romano, 1925)
- To the Lighthouse (romano, 1927)
- Orlando (romano, 1928)
- A Room of One's Own (eseo, 1929)
- The Waves (romano, 1931)
- Flush: a biography (biografia romano, 1933)
- The Years (romano, 1937)
- Three Guineas (eseo, 1938)
- Between the Acts (romanfragmento, eld. 1941)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Virginia Woolf (en la angla)